Ĉirkaŭ je la 19a horo dimanĉe la 13an de novembro, la antifaŝista aktivulo, anarkisto, muzikisto kaj kara amiko Timur Kacharava estis murdita de novnazioj sur Ligovsky prospekt en la centro de St. Petersburgo (Rusio).
Post partopreno en 'Food not Bombs' (Manĝaĵo ne bomboj - kie disdoniĝas varma vegetara manĝaĵo al senhejmuloj) apud la metrostacio Vladimirskaya, Timur, Maxim Zgibai kaj kelkaj aliaj amikoj promenante tra la urbo haltis cxe librovendejo sur Ligovsky prospekt. Timur kaj Max restis ekstere por findrinki bieron kiam la aliaj eniris la vendejon kie ankaŭ troviĝas kafejo. Iomete poste Timur kaj Max subite kaj brutale estis atakitaj de grupo de 8 ĝis 10 novnazioj, kriante 'anti-antifa' (kontraŭ kontraŭfaŝistoj). Ili plurfoje ponardis Timur en la kolo kaj distranĉis lian karotidan arterion. La nazioj kvin foje ponardis Max en la brusto kaj dorso kaj disrompis lian kranon. Post la fiatako, kiu daŭris unu minuton, Max sukcesis krii al la sekurgardisto en la librovendejo voki ambulancon. Kiam Max provis helpi Timur, li ne povis trovi lian pulson. Timur blanke kuŝis en flako de sia sango. Li jam mortis. Liaj amikoj nenion povis fari por savi lin.
Max nuntempe estas en malsanulejo en serioza, sed stabila stato. Li estas en veka stato, sed en profunda ŝoko. Mirinde la tranĉilo maltrafis ĉiujn gravajn organojn kaj li ne havas cerban damaĝon. Estas ega bonŝanco ke li travivis.
Ambulanco kaj polico alvenis nur 10 minutojn post la atako. Tiel nomata 'kriza' respondo. Memoru ke tiu ĉi atako okazis tuj apud la ĉefa stacidomo plena de policistoj en la urbocentro de St. Peterburgo. La grupo de novnazioj forkuris kaj ĝis nun ne estas kaptita de la polico.
Ekzistas pruvoj ke Timur, Max kaj la amikoj estis sekvitaj post la Food Not Bombs aktivaĵo, ĉar novnaziaj observantoj ('scouts') estis viditaj dum la manĝaĵdisdonado. Timur jam estis atakita la 9an de oktobro 2005 kaj pro tio la kulpantoj jam konis liajn nomon kaj vizaĝon. Similaj atakoj de novnazioj kutimas en Rusio jam dum iom da tempo. Ekzistas forta subgrunda faŝista movado en Rusio ligita al la partioj Libereco (Partiya Svobody), RNE (Rusa nacia unuiĝo) kaj DPNI (Movado kontraŭ nelegalaj imigrantoj). Strataj manifestaĵoj de tiuj ĉi partioj jam okazis en St. Petersburgo, kie la partoprenantoj novnaziaj kantadis rasismajn kaj naciismajn sloganojn. Ni kredas, ke sabate la 13an de novembro la nazioj sekvis nian grupon de amikoj kun la celo mortigi. La rapideco de la atako, la preteco de tranĉiloj, la fakto, ke ĉiuj portis malaltajn nigrajn ĉapelojn kaj senmarkajn vestaĵojn kaj la rapideco de ilia malapero pruvas tion ĉi .
Timur havis nur 20 jarojn kaj estis la sola infano en lia familio. Li estis la kunfondinto, gitaristo kaj ĉefa kantverkisto de la loka St. Petersburga politika durkerna ('hardcore') grupo Sandinista! kaj antaŭ nelonge fariĝis ano de la punkgrupo Distress. La unua CD-EP de Sandinista! estas lanĉota de la Moskva DIY (Do-It-Yourself - Faru-Ĝin-Mem) eldonejo 'Old Scool Kids' (Malnovlernejaj Infanoj). Distress revenis de turneo en Svedio kelkaj tagoj antaŭ la murdo de Timur. Krom muzikaj aktivaĵoj Timur estis aktivulo en la kontraŭfaŝista kaj anarkia komunumo. Li kunlaboris en la unua 'Food not Bombs' kolektivo post ĝia ekesto en januaro ĉi-jare. Li ankaŭ aktivis en la 'Epicentre' informejo, en la kritika maso ('Critical Mass') bicikla manifestado kaj dum de la kontraŭfaŝismaj kaj anarkistaj manifestacioj en St. Petersburgo. Timur studis filozofion en St. Peterburg-a Ŝtata Universitato, estis lia 4a jaro.
Ni memoras Timur kiel pasia, gaja, inteligenta kaj bona amiko kaj talenta muzikisto. Kiel amata sola filo kaj koramiko. Lia subita kaj perforta morto ŝokis la lokan komunumon en St. Petersburgo kaj rompis la korojn de amikoj kaj kamaradoj ĉie en la mondo - en Rusio, Belarusio, Ukrainio, Latvio, Litovio, Germanio, Italio, Usono kaj Aŭstralio.
Ili ne nur mortigis Timur, ili ankaŭ mortigis parton de ni ĉiuj!
La polico esploras la murdon kaj la atencon. Sed jamaj spertoj montras ke la rusa polico ne rapidas kiam temas pri politikmotivitaj krimoj. Multaj politikaj kaj rasismaj atakoj de faŝistaj grupoj kontraŭ rusoj kaj eksterlandanoj restis sen puno en la pasinteco. La urba estrino de St. Peterburgo kaj kelkaj reprezentantoj de la ĉefaj gazetaroj diris ke la murdado de Timur estis farita de huliganoj kaj ne havis politikajn kialojn. Ne konvenas kaj malkomfortas por la aŭtoritato agnoski la kreskantan faŝimon en Rusio - kaj ofte okazas, ke faŝismaj grupoj subtenas povulojn.
Ni ne pretas akcepti tion!!!
Estas malhonorigo de la memoro de Timur diri ke lia murdo havis alian kialon ol politikan. Timur murdiĝis ĉar li kredis en egaleco kaj libereco - ni ne povas forgesi tion ĉi!
Ĉar ni ne povas akcepti murdon sur la stratoj, ĉar ni kredas en libereco kaj ĉar ni amis nian amikon Timur tenere, ni organizas serion da subtenaj koncertoj en la mondo. La kolektita mono iros por pagi la medicinajn kostojn de Maxim Zgibai kaj aliaj viktimoj de naziaj atakoj, por trovi la murdistojn kaj por halti la kreskadon de faŝismo en Rusio.
Koncertanoncoj aperos sur la retpaĝo
www.stop-it.narod.ru/
Venu bonvole por honori la memoron de Timur kaj subtenu viajn amikojn kaj kunbatalantoj en la batalo kontraŭ faŝismo en Rusio!
Тимур, мы всегда будем тебя помнить!
Timur, ni ĉiam memoros vin!
Retpaĝo kun iom da informoj en la angla kaj rusa estis kreita de amikoj por dokumenti la tragedion (kun novaj informoj pri memoraj aranĝoj, subtenaj koncertoj, dokumentado en la gazetaro kaj raportoj de la esploroj):
www.stop-it.narod.ru
Informoj kaj mp3-oj de Sandinista!, la grupo de Timur troveblas ĉe
www.myspace.com/sandinistaxspbhc
Artikoloj el gazetoj (en la angla) pri la atakoj kontraŭ Timur kaj Max kaj pri la kreskado de faŝismo en Rusio troveblas ĉe
www.sptimes.ru/story/16136
www.sptimes.ru/story/16155
www.sptimes.ru/story/16097
Tradukita el la angla de David-Emil Wickström, 2005
Comments
handmade oil painting
The Blue Boy Edvard Munch The Scream Mother and Child detail from The Three Ages of Woman Samson And Delilah The Archangel Michael The Rape of Europa The Creation of Adam Creation of Adam The Rose Garden Amor Vincit Omnia Saint George and the Dragon The Old Guitarist Girl Before a Mirror Claude Monet Sunflowers Fabian Perez valerie Fabian Perez monica Girl with a Pearl Earring girl with the pearl earring The Three Ages of Woman The Kiss (Le Baiser _ Il Baccio) Gustav Klimt Sea Serpents Vincent van Gogh Self Portrait Vincent van Gogh Sunflowers The Starry Night La Belle Dame Sans Merci The Birth of Venus Edward Hopper Nighthawks Frederic Edwin Church Sunset The Fall of Man Nu Sur La Plage Absence Makes the Heart Grow Fonder Echo and Narcissus The Lady of Shalott The Last Supper Mona Lisa Smile The Return of the Prodigal Son
great pizza recipes
Re: Timur Kaĉarava (en Esperanto)
Please contact me at lcwujc@hotmail.com if it bothers you.
Claude Monet Monet's Garden at argenteuil painting Georges Seurat The Models painting Vincent van Gogh Village at Sunset painting Vincent van Gogh View of Arles with Irises painting Vincent van Gogh The Old Mill painting Vincent van Gogh Still Life with Absinthe painting Vincent van Gogh Girl in White painting Vincent van Gogh Four Cut Sunflowers painting Vincent van Gogh Fishing Boats on the Beach painting Vincent van Gogh Cherry Tree painting Unknown Artist Ford Smith Depth of Meaning painting George Frederick Watts The Spirit of Christianity painting George Frederick Watts The Recording Angel painting George Frederick Watts The Denunciation of Adam and Eve painting George Frederick Watts The Creation of Eve painting George Frederick Watts She shall be called woman painting George Frederick Watts Endymion painting George Frederick Watts Creation painting Unknown Artist Venice Grand Canal painting Unknown Artist Grand Canal scene painting Carl Fredrik Aagard Villa at Lake Como painting Carl Fredrik Aagard Lodge on Lake Como painting Carl Fredrik Aagard Amalfi dia Cappuccini painting Salvador Dali The Surrealist Shoe painting Salvador Dali The Enigma of Desire painting Salvador Dali Spectre of Vermeer painting Salvador Dali Music The Red Orchestra The Seven Arts painting Salvador Dali Morphological Echo painting Salvador Dali Dali at the Age of Six painting Joseph Mallord William Turner Frosty Morning painting Joseph Mallord William Turner Whitby painting Joseph Mallord William Turner Weymouth Dorsetshire painting Joseph Mallord William Turner Keelman Heaving in Coals by Night painting Joseph Mallord William Turner Caernarvon Castle painting Joseph Mallord William Turner The fighting Temeraire tugged to her last berth to be broken up painting Joseph Mallord William Turner The Burning of the Houses of Parliament painting Joseph Mallord William Turner Moonlight A Study at Millbank painting John Singer Sargent View of Capri painting John Singer Sargent The Simplon painting John Singer Sargent Rio dei Mendicanti painting John Singer Sargent Ponte della Canonica painting John Singer Sargent Paul Helleu Sketching with his Wife painting John Singer Sargent Morning Walk painting John Singer Sargent In the Luxembourg Gardens painting John Singer Sargent In the Luxembourg Garden painting John Singer Sargent Home Fields painting John Singer Sargent Chiron and Achilles painting John Singer Sargent Campo Dei Gesuiti painting John Singer Sargent Autumn on the River painting Rembrandt The Abduction Of Ganymede painting